Okulon pro okulo blindigas la tutan mondon
- Gandhi

 
 
 
Pri Unuiĝintaj Nacioj

Unuiĝintaj Nacioj estiĝis la 24-an de oktobro 1945, ĝuste post la fino de la Dua Mondmilito. Ilin formis la kvin plej gravaj potencoj kiuj gajnis la militon: Britio, Francio, Usono, Sovetio kaj Ĉinio. Ili kunvenis kun 47 aliaj landoj kaj evoluigis organizaĵon por preventi ke ontaj generacioj iam devus sperti plian militon.
En la postaj jaroj pliaj landoj decidis ke ili volas aliĝi al ĉi tiuj Nacioj. Hodiaŭ 189 landoj membras en Unuiĝintaj Nacioj.

(Klaku sur la UN signo por homaj rajtoj en 369 lingvoj)

Kio estas Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj?

Pro tio ke la celo de Unuiĝintaj Nacioj estas alporti pacon al ĉiuj landoj de la mondo, grupo da homoj, gvidata de sinjorino E. Roosevelt, verkis specialan dokumenton kiu “deklaras” la rajtojn, kiujn ĉiu en la tuta universo devus posedi. Ĉi tiu dokumento nomiĝas Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj.